Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando (ASELT)
Finfine ekfunkciis ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando). Ĝi estas la unua asocio de Esperantistoj-Laboristoj en
Afriko.
Per ASELT Esperantistoj laborantaj en Togolando celas :
- vivigi veran solidaron inter Esperantistoj laborantaj en Togolando
- disvastigi Esperanton per propraj rimedoj.
La unuaj membroj estas laborantoj de Instituto Zamenhof. Tiuj ĉi pensas, ke iliaj salajroj ne sufiĉas por solvi siajn problemojn kaj tial ĉi klopodas
interhelpi. Ĉiu membro kotizas fine de la monato por provizi la kason de la asocio. Statutoj kaj regularoj fiksas la uzadon de la asocia mono por :
- asisti finance la membrojn
- kontribui en la progresigo de la E-movado en Togolando kaj cetere en la tuta mondo.
ASELT estas malfermita al chiuj Esperantistoj laborantaj en Togolando. La interesighantoj rilatu kun unu el la estraranoj:
Prezidanto : ATTAGLO Elom
Sekretario : KOUEVIGAN Koffi
Vicsekretario : AGBASSOU Kouessanvi
Kasisto : DOUMEGNON Koffi
Konsilanto : DOTSE Mawuli
Kelkaj vortoj pri la Asocio :
L'ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando), estas kreita la 1-an de novembro 2006 en Instituto Zamenhof (IZo) de la Esperantistoj-Laboristoj de la instituto. Ĝia sidejo troviĝas en la instituto, kie okazas ĉiun unuan merkredon de la monato la kunveno de la asocio. Dek unu instruistoj de IZo estas la fondintoj de ASELT, hodiaŭ ASELT havas pli ol dudek membrojn.